Kiel du Cervidoj de Sylvan Zaft La stratojn de la Sanka Ter’ plenigas busxsonoj kiajn la antikvaj busxoj eljxetis. La soldat’ de l’ Regx’ Sxafista ellangis samajn vortojn: pac’, milito, kiujn Uzo-portantoj cxi tie diras. Vendantoj nun ofertas samajn sonojn pri multaj varoj kiujn prononcis tiaj en la jarcentoj de la Sagxa Regx’. Tajpigxas amletero komputile per la literoj samaj kiajn tiam skribis la regx’ por lauxdi ies mamojn.